Arthur Rimbaud
LA EBRIA ŜIPO

Kiam tra l' senpasiaj Riveroj mi descendis,
mi ne plu sentis gvidon de l' ŝiptrenistoj ŝvitaj:
por kriaj Ruĝhaŭtuloj paf-cele ili pendis,
najlitaj nude al la palisoj buntfarbitaj.

Mi estis jam senzorga pri ĉiaj ŝipanaroj,
kaj ĉu min ŝarĝas angla koton' aŭ belga greno,
kiam pri l' ŝiptrenistoj finiĝis ĉi skandaloj,
min la Riveroj lasis descendi plu sen ĝeno..

Kaj pasintvintre, inter furioza plaŭdo-bruo
de l' tajdo, mi, pli surda ol cerbo de etuloj,
ekkuris! Ne subiĝis al tohu-Va-bohuo
pli triumfanta eĉ la forkrevaj Duoninsuloj.

Min ŝtormo benis bapte por miaj mar-pilgrimoj.
Dek noktojn, kiel korko, mi sur la ond-alternoj,
nomataj la eternaj rulantoj de viktimoj,
dancis, sen zorg' pri stulta okulo de lanternoj.

Pli dolĉe ol al infanoj acerba karno poma,
la verda ond' penetris tra mia pina flanko,
de bluaj vin-makuloj kaj de malpuro voma
min lavis dum forŝiro de l' direktil' kaj ankro.

De tiam mi baniĝas en la Poemo Mara,
lakteska, kaj de miloj da astroj surverŝita,
manĝanta lazur-verdojn, kie, flosaĵo pala,
ravata, foje-foje sinkas dronant' medita.

Kie, pentrante bluojn subite, en deliroj
kaj lantaj ritmoj sub la ruĝflavo de l' sunflamo,
pli fortaj ol likvoro, vastaj ol niaj liroj,
fermentas bole ruĝoj amaraj de la amo!

Mi scias la fulm-krevajn ĉielojn, kaj la trombojn,
ondrompojn kaj marfluojn, mi la vesperon scias,.
l' Aŭroron suprenŝveban kiel svarm' de kolomboj,
kaj vidis ofte, kion la homo nur vizias:

malaltan sunon, sangan de misteraĵ-hororoj,
lumigi per violaj longaj koaglo-fibroj
ondojn similajn al tre antikvaj dram-aktoroj,
rulantajn malproksimen la ĵaluziajn vibrojn.

Mi revis verdan nokton kun brilblindigaj neĝoj,
kiam al mar-okuloj sin levas kisoj lantaj,
cirkulas sukoj sorĉaj kaj sur la ondaj eĝoj
vekiĝas flave-blue la fosforeskoj kantaj.

Mi sekvis dum monatoj hulon, al histeriaj
bovoj similan, kiu sturmadis al la rifoj,
sed pensis, ke la lumaj piedoj Sankt-Mariaj
al mar' anhela nazon repuŝos for de l' klifoj.

Mi trafis, ĉu vi scias? nekredeblajn Floridojn,
kiuj al floroj miksas okulojn de homhaŭtaj
panteroj. Ĉiel-arkojn streĉitajn, kiel birdoj
sub maraj horizontoj por iaj gregoj glaŭkaj.

Kaj vidis mi fermenti grandegajn marĉojn: nasojn,
kie sub junkoj korpo de Levjatan' putradas,
meze de ventsilentoj falegajn akvo-masojn,
kaj malproksimojn, kiuj abismojn alkaskadas.

Glaciejojn, arĝent-sunon, perl-ondon, ĉiel-glimojn
karb-ardajn! Hidajn rubojn en golfoj brunkoloraj,
kie serpentoj egaj sub mord' de monstraj cimoj
defalas de la arboj stumpaj kaj nigr-odoraj!

Mi volus al infanoj montri tiujn trezorojn
de blua ond': orfiŝojn, kaj fiŝojn kiuj trilis,
jen mian senrodecon luladis ŝaŭmo-floroj,
jen nedireble dolĉaj ventspiroj min flugilis.

Ofte, martiro lapa de l' arktoj kaj de l' zonoj,
la mar', kies singulto la rulon igis ĝua,
alsendis ombroflorojn kun flavbuŝaj burĝonoj,
kaj jen mi haltis kiel virino surgenua.

Preskaŭ insul', skuante malpurojn sur la plankoj,
kaj la kverelojn kriajn de birdoj blond-okulaj,
jen flosis mi, dum inter kadukaj miaj flankoj
dronintoj sinkis dormi al lokoj pli obskuraj.

Sed, ŝipo, perdiĝinta en golfaj haroj densaj,
svingita ĝis senbirda eter' per ŝtorm' furia,
kiun nek Monitoroj, nek la velŝipoj Hansaj
elhokus jam por ĝia skeleto akv-ebria;

libera kaj fumanta, kun ŝarĝ' da viol-nebuloj,
truinta tra l' ruĝanta ĉiel' kiel tra muro,
portanta por deserto al bonaj versfaruloj
likenon de la suno kaj mukon de lazuro;

kurinta de elektraj lunetoj makulate,
tabul' freneza, kiun en nigra svarm' eskortis
ĉevaloj maraj, kiam julioj bastonbate
el ĉieloj ultramaraj funelojn ardajn tordis;

de kvindek mejloj treme aŭdinta la seksfebrajn
ĝemojn de Behemotoj, kaj la Maelstrom-tordadojn,
mi, malvolvant' eterna de bluoj nemoveblaj,
bedaŭras la Eŭropon de ŝimaj balustradoj.

Astro-arĥipelagojn mi vidis, kaj insulojn
kun delirantaj ĉieloj, apertaj al navigo.
Ĉu en ĉi senfundaj noktoj vi kiel ekziluloj
dormas, mil-mil orbirdoj, futura Refreŝigo?

Nu jes, mi multe ploris. Afliktaj la tagiĝoj,
kaj ĉiu lun': kruela, kaj ĉiu sun': amara.
Min akra am' ŝveligis per ebrio-vertiĝoj,
ho krevu, mia kilo! Min glutu, fundo mara!

Se akvo en Eŭropo ankoraŭ min allogas,
nur nigra, frida flako, kien, kun kor' malgaja,
en la krepusk' balzama infan' kaŭranta lokas
ŝipon fragilan kiel papilieto maja.

Ne eblas plu, banite, ho mar', de viaj ardoj,
tratranĉi la postsulkon de l' ŝipoj de kotonoj.
Nek pasi tra l' orgojlo de flagoj kaj standardoj,
nek floti sub hororaj okuloj de pontonoj.